Esperanto-Muziko: Datumbazo

Projekto de Esperanto-Muziko: Historio de Thomas Preece.

Parolanta Libro

Fred Wadham

1938, Ŝelaka disko

National Institute for the Blind

Ne-muzika eldonaĵo

Laŭ raporto en The British Esperantist: "Ĝi enhavas unu rakonton el La Karavano (Wilhelm Hauff: trad. Eggleton), legitan de Fred Wadham. Parolanta Libro estas gramofona disko, farita por uzado ĉe speciala aparato kun tre malrapida turnado (24 turnoj ĉiuminute) havebla nur de blinduloj. Ĉiu surfaco de la disko okupas 20-25 minutojn, tiel ke tuta libro estas prezentable per ne multaj diskoj."

Ĉu vi havas informon aŭ kovrilan bildon por tiu ĉi eldonaĵo?
Bonvolu kontakti la redaktoron!

Fontoj