Kantu kun Anda (1)
La eldonaĵo Kantu kun Anda (2) indikas, ke tiu estas la dua kasedo de la grupo Anda. Preskaŭ neniu alia informo haveblas pri tiu ĉi unua kasedo. Ĝi verŝajne eldoniĝis en 1978, ĉar en tiu jaro eldoniĝis la unua kantoteksta libreto de Anda.
Laŭ la informoj en la libreto, la tiamaj grupanoj estis:
- Maria Wiśniwska - gvidantino
- Renata Tomkowiak - solistino
- Romuald Slebiode - gvid-gitaristo [akompana gitaristo?]
- Paweł Łapiński - bas-gitaristo
- Roman Kwiatkowski - orgenisto
- Dariusz Lewandowski - perkusisto [perkutilisto]
- Urszula Tupajka - skribis vortojn por la kantoj kaj la tuton lingve korektis
La listo de kantoj en la libreto, kaj do supozeble ankaŭ en la kasedo, estas:
- Vivu espero
- Monda bundkolora
- Bapta patro
- Eta sinjorino
- Estas foje tia tag'
- En demando
- Djamboro
- Proksime estas ni
- Super montarbar'
- Sidas sur la benko knabo
- Bela danco
- Unu kolombo blanka
- La riveroj de Babilon
- Nigra knabino
- Ho permesu vin kiseti
- Kiel la tag' forpasis
- Mariana
- Suno en mar'
- Revenu al mi
- Margarit
Ĉu vi havas informon aŭ kovrilan bildon por tiu ĉi eldonaĵo?
Bonvolu kontakti la redaktoron!
Bonvolu kontakti la redaktoron!
Fontoj
- J-karto de Kantu kun Anda (2)
- Tekstolibreto "Kantu kun Anda el Bielice" (1978)