En la Drinkejo
Flanko A
- Lehullott a rezgő nyárfa
Flanko B
- Söprik a pápai utcát
- Piros, piros, piros
La Laŭjara Katalogo de Muzikaj Diskoj en Esperanto diras, ke tiu ĉi disko estas 30 cm-a (12-cola); tamen, laŭ la retejo Gramophone Company Discography ĝi estas 10-cola. Tiu lasta retejo montras, ke oni registris du versiojn de matrico BA-107 ("En la drinkejo, I") kaj tri de matrico BA-108 ("En la drinkejo, II"), kaj ke BA-107-2 eldoniĝis kun la katalognumero AM2152. Oni povus supozi, ke unu el la versioj de BA-108 estis la alia flanko de la diskoj.
Ĉiuj kantoj estas hungaraj popolkantoj, kun la originalaj hungarlingvaj titoloj sed supozeble kantitaj en Esperanto.
Sárossy registris 33 diskoflankojn por HMV (la marko de The Gramophone Company), ĉiuj en 1928 kaj 1929. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, du diskoj de liaj kantoj eldoniĝis antaŭ 1934, sed ne estas klare, kio estis la alia disko.
Bonvolu kontakti la redaktoron!