(Nekonata)
Laŭ anonco en "Pilo-Press", 2-a de junio 1977:
Berliner Kinderchor (Berlina Infanĥoro) kantas en diversaj lingvoj. Okaze de sia jubilea koncerto fine de 1975 la ĥoro ankaŭ kantis en Esperanto. Aperis nun pri tiu koncerto longdaŭra disko (Kaskade 47 503) sur kiu la 3-a strofo de la konata kanto "Clementino" estas kantata en Esperanto. Prezo de la disko 20,- GM. La disko havas varban kaj informan valoron por Esperanto, ĉar antaŭ la kantado estas anoncita, ke temas pri kanto en Esperanto.
Ĉu vi havas informon aŭ kovrilan bildon por tiu ĉi eldonaĵo?
Bonvolu kontakti la redaktoron!
Bonvolu kontakti la redaktoron!